2018/manifiesto eo

De wiki es.hackmeeting.org
Revisión del 10:39 22 oct 2018 de Anonima (discusión | contribs.) (añadida imagen guy)
Ir a la navegación Ir a la búsqueda
  • Icono-hm2017-home.png
    HM 2018
  • Icono-manifiesto.png
    Manifesto
  • Icono-nodos.png
    Call4Nodes
  • Icono-infopoint.png
    Informejo
  • Icono-recursos.png
    Taskoj
Hackin-V: hackmeeting 2018 de la 1a ĝis la 4a de novembro en La Casa Invisible de Malago

Aliaj lingvo: Hispana - Morse (se vi deziras traduki al ajn lingvo la manifesto, uzu la uzulo anonima kun pasvorto password)

Por ĉiu morta kodumulo

GuyFawkes.png

La nokton de la 1a de novembro la mortaj kodumuloj revenos al siaj terminaloj kaj la reton inundos per programistoj flustrante kodajn mantrojn serĉante kiun helpu ĝin kodumi la postmortejon. Iliaj ridetoj frostigos la nervojn de kiuj postkuris ilin, kaj ilia kuraĝo inspiros al kiuj ankoraŭ staras. Se ni vokas ilin, ili venos al Hackmeeting(eo:KodumRenkontiĝo), kaj la freŝa aero de iliaj animoj trakuros la koridorojn de La Invisible(eo:"La Nevidebla"), serĉante la eventan(nodan) varmon de la vivuloj, por kunhavi kun afinaj animoj novajn komunumajn, kreajn kaj batalajn momentojn.

La geniulo Ada Lovelace, kiu jam montris la inan meriton por mensa laboro mokante la tiamajn teknikvirecismojn, revenos por memorigi al ni la gravecon de la feminismo en la teknikujo. Kodumuloj kiel St. Jude (Jude Milhon), unua cypherpunk, pioniro pri la privateca defendo kaj instiganto de la virtuala feminismo helpos organizi mikstajn kaj nemikstajn eventojn. Dank'al ili kaj aliuloj, ni akcelis sur gigantaj ŝultroj por rompi la teknikpatriarkajn sociajn barojn kaj siajn povaparatojn.

Brilanta Aaron Swartz ĝojos vidante, ke ekzistas kiuj daŭrigas la batalon kontraŭ intelekta propraĵa lobio kaj cifera kapitalisma korupteco. Barnaby Jack refaros la prezenton, kiun lia subita morto malebligis, tiu en kiu ri estis montrita letalan difekton en la kora stimulilo aŭ iu ajn el siaj antaŭaj kodumaĵoj pri monaŭtomatoj kaj «lertaj» veturiloj. Kaj ridu Tron (Boris Froricic) denove kreante novajn telefonajn ciferigajn kaj kodrompilajn sistemojn por monkartoj. Ĉiuj ili mortis antaŭtempe kaj suferis la ĉikanadon de kiuj regas pro indiki teknikajn aferojn, kiuj kompromitis la povon de ilia industria aparataro.

Dum la nokto de la mortuloj, vekiĝas ankaŭ ĉiuj animoj de kiuj estis mortigitaj de la faŝismo en ĉi tiu kaj aliaj urboj. Ili memoros al ni, kiel necesa estas ade konservi la unuecon kaj la kuraĝon kontraŭ totalisma minaco, kiu ne konas limigojn por trudi sian povon. Ili volas, ke ni estu solaj kaj senmemoraj, sed ili trovos nin kune, prisciante kiujn antaŭis kaj sekvos nin.

Inter ĉiu tiu konzufo, tra la anguloj el "La Invisible"... la ombro de Guy Fawkes prepariĝas por sia tempalveno.

Referencoj

Ada Lovelace: https://es.wikipedia.org/wiki/Ada_Lovelace

Jude Milhon - St. Jude https://es.wikipedia.org/wiki/Jude_Milhon

Aaron Swartz http://www.aaronsw.com/

Barnaby JacK https://computerhoy.com/noticias/software/fallece-barnaby-jack-hackers-mas-reconocidos-5305

Boris Floricic - Tron https://en.wikipedia.org/wiki/Tron_(hacker)#Death - http://tronland.org/